Via vizito ebligos vin samtempe malkovri la turisman riĉecon
de la regiono kaj sperti loĝadon en ekologia domo.
Konceptita por gastigi 4 personojn, tiu gastejo estas
la unua de la departemento, kiu ricevis la kvalifikon “Ecogîte”
de la franca asocio “Gîtes de France”.
Revigliĝu ĉe la trankvileco de tiu varma nesto.
La gastejo en regiona televidelsendo:
Nia ekologia engaĝiĝo
Ni uzis plej eble naturajn materialojn por la konstruado kaj la meblaro.
Niaj celoj estas la sano de la loĝantoj, la ekologiaj konsekvencoj kaj la respekto de la malnova konstruo. La renovigado en 2009 de tiu malnova pom-premejo kunigis ekologian strategion kaj tradician farscion.
Grundoj kaj muroj:
La subkonstruaĵo estis realigita sur ŝtoneroj, el kalko-sablo-betono (sen cemento).
La planko estis kovrita de tegoj el kuirita tero, kaj de ligna planko en la supera etaĝo.
La norda fasado estas el ekologiaj 50 cm-aj brikoj.
La internaj muroj estas el Fermacell (gipso kaj celulozo-fibroj el recikligita papero) sur lignaj muntiloj. Ili estas kovritaj de ekologiaj farboj.
Izolado:
La tegmento estas izolita de kanabo-platoj (2x10cm-aj tavoloj).
La plafono de la teretaĝo estas izolita de celulozo-ŭato kaj lignolano.
La granitaj muroj estas izolitaj de kovraĵo el kalko-sablo-pajlo kaj pentrita de kolora kalko kun naturaj pigmentoj (okra, Sien-tera...).
Ligno:
La eksteraj pordoj, la framoj de la duoblvitraj fenestroj kaj la ŝtuparo estas el kverka ligno. Ligno estas la nura natura kaj daŭripova materio, kaj kverko estas la nura loka ligno por tia uzo.
Por ekologia zorgo kaj recikligo, 80% el la mebloj ne estas novaj.
Energio:
La elektro estas aĉetata ĉe Enercoop, kooperativa societo, aktuale nura provizanto en Francio, kiu aĉetas nur daŭripovan energion (el suno, vento, akvofalo kaj biogaso).
La elektra instalo utiligas ŝirmitajn elektrajn dratojn por limigi la elektromagnetan poluton. Pro sama kialo Interreto estas alirebla per kablo, sen radiaj elsendoj. La elektra instalado estis kontrolita de geobiologo.
Por limigi la elektran konsumadon, la akvo estas hejtata per sola hejtilo (5m2 sur la tegmento).
Lignoforno provizas hejtadon.
“La malplej kosta kaj malplej polutema energio estas tiu ne konsumata! ”
Akvo:
Por redukti ĝian konsumadon kaj faciligi ĝian purigadon, senakvaj kompoŝtigaj necesejoj estas uzataj. La akvo estas purigata de plantoj dank’al 14 m2-a purigadsistemo instalita en la ĝardeno. La akvo uzata en la gastejo estas filtrata, kaj ŝparata per duŝilo kaj kranoj kun restrikta fluo. Ekologiaj purigiloj estas je via dispono por ne damaĝi la plantojn de la planta purigadsistemo. Pluvo-akvujo kolektas la pluvo-akvon.
La rubaĵoj:
Kelkaj fotoj pri la renoviglaboroj: Tie.
“La malplej kosta kaj malplej polutema energio estas tiu ne konsumata! ”
Kelkaj fotoj pri la renoviglaboroj: Tie.




